- 9-a de februaro
La fama hispana juĝisto Baltasar Garzón estis kondamnita je elpelo el juĝista kariero dum 11 jaroj pro la unuaj el la tri akuzoj kontraŭ li en la Nacia Supera Kortumo, konkrete pro la registrado de konversacioj inter akuzitoj pro politika koruptado kaj iliaj advokatoj.
- 8-a de februaro
En Eŭropo, ekde la 28-a de januaro, la malvarmo mortigis pli ol 470 personojn en multaj landoj.
- 1-a de februaro
Forpasis la pollanda nobelpremiita poeto Wisława Szymborska.
- 29-a de januaro
Novaj atakoj kontraŭ policaj instalaĵoj en la niĝeria urbo Kano; oni suspektas pri la respondeco de la islamista sekto Boko Haram.
La registaro de Grekio rifuzas proponojn de germanaj politikistoj pri rekta mastrumado de ĝiaj financoj fare de eŭropuniaj instancoj.
- 18-a de januaro
Prezidanto de Hungario Viktor Orbán estas hodiaŭ atendata antaŭ la Eŭropa Parlamento en Strasburgo por klarigi la kialojn de siaj lastaj, polemikaj reformoj.
Jimmy Wales anoncis, ke aliro al la anglalingva Vikipedio estas hodiaŭ blokata por protesti la nunan ekzamenon de kontraŭpirateca leĝo fare de la Usona Kongreso.
Kvin pliaj korpoj estis retrovitaj en la ŝipruino de la Costa Concordia, proksime al Isola del Giglio, tiel atingante ankoraŭ provizoran nombron de 11 mortintoj en la katastrofo.
|